Connectar-se

Recorda'm

EL DICCIONARI VORTARO*

Per obrir el diccionari, clica el botó superior. Pots trobar aclariments de com utilizar el diccionari a les "Pàgines d'ajuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ajuda: * ? Més....

LA MISSATGERIA INSTANTÀNIA TUJMESAĜILO*

Amb aquesta missatgeria instantània pots xerrar amb altres usuaris i usuàries de lernu!. Per a iniciar la missatgeria, clica un dels botons d'aquí a dalt. Pots trobar més aclariments a les "Pàgines d'ajuda".

Ajuda * *

La traducció d'aquesta part de lernu! no està actualitzada en aquest idioma.
Aquestes són les versions actualitzades: eo ar bg cs el en es fa fi fr he hsb hu it ja ko nl no pl pt sk sl sv uk zh-cn zh-tw

La puzlo Esperanto

1 - Leciono pri O, A kaj J

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la bazaj finaĵoj o (por substantivoj), a (por adjektivoj) kaj j (por indiki pluralon). Krome vi konatiĝos kun la radikoj grand, dom kaj infan.

2 - Leciono pri MAL

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la grava prefikso mal kaj konatiĝos kun la radikoj aŭt kaj bel.

3 - Leciono pri ET kaj EG

La sufiksoj et (malgrandigas/malfortigas la signifon) kaj eg (grandigas/fortigas la signifon) estas facilaj kaj utilaj. En tiu ĉi leciono vi lernos kiel uzi ilin.

4 - Leciono pri MI kaj AS

Ĉi-lecione vi lernos pri la persona pronomo mi (= mi) kaj la verba finaĵo as kiu indikas estantan tempon. Krome vi konatiĝos kun la gravaj radikoj est kaj hom.

5 - Leciono pri NE

La vorteto ne (= ne) estas tute esenca kaj pro tio gravas lerni kiel uzi ĝin. NB ke en Esperanto oni metas ne antaŭ la neata vorto, ekz: "Mi ne ridas." (= Mi ne ridas.)

6 - Leciono pri VI kaj KAJ

kaj (= kaj) estas tre ofta vorteto. Ankaŭ la persona pronomo vi (= vi) estas tre ofta vorteto. NB ke vi estas uzata kaj en singularo kaj en pluralo (pro tio ni metis ĝin en la meza kolumno en la grupo pronomoj).

7 - Leciono pri GE kaj IN

La afiksoj ge kaj in estas uzataj kiam oni volas indiki sekson. Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi ilin kaj la radikojn afabl (= afabl) kaj patr (= patr).

8 - Leciono pri UL

En tiu ĉi leciono vi lernos kiel uzi la sufikson ul kiu indikas ke temas pri homo kaj la radikon jun. Eblas kombini tiujn elementojn al ekzemple "junulo" (= junulo).

9 - Leciono pri I

Oni uzas la i-finaĵon por indiki la bazan formon de verbo, ekz. manĝi (= manĝi). Ĝi ankaŭ estas uzata post helpverbo kiel ekz. vol (= vol): "Mi volas manĝi." (= Mi volas manĝi.) - Pri tio vi lernos en tiu ĉi leciono.

10 - Leciono pri LA kaj EN

Oni uzas la kiel difinitan artikolon. Alievorte la estas uzata kiam oni parolas pri io konata, evidenta aŭ jam menciita. En tiu ĉi leciono vi ankaŭ konatiĝos kun la prepozicio en (= en) kaj la radikoj urb kaj mult.

11 - Leciono pri N

Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi la n-finaĵon por esprimi rektan (akuzativan) objekton. Tio ĉi estas tre grava afero. Bv fari la lecionon plurfoje ĝis vi bone komprenas kiel funkcias. (Vi povas ankaŭ legi klarigon en la konciza gramatiko.)

12 - Leciono pri ŜI kaj LI

Ĉi-lecione vi lernos uzi la personajn pronomojn ŝi (=ŝi) kaj li (=li) kaj la radikojn am kaj bon.

13 - Leciono pri bazaj numeraloj

Estas sufiĉe facile kalkuli en Esperanto dank' al regula sistemo pri numeraloj. En tiu ĉi leciono vi lernos pri tio.

14 - Leciono pri numeraloj inter 1 kaj 9999.

En tiu ĉi leciono vi ekscios kiel skribi grandajn numeralojn en Esperanto. NB ke oni kunskribas nur dekojn (ekz. kvindek - 50) kaj centojn (ekz. tricent - 300), sed ne milojn (ekz. ok mil - 8000).

15 - Leciono pri IS kaj OS

Vi verŝajne jam scias ke oni uzas as por indiki estantan tempon ĉe verboj. En simila maniero oni uzas is por indiki pasintan tempon kaj os por indiki estontan tempon ĉe verboj. Nun vi lernos pli pri tio.

16 - Liiçó de AL i EL

La oftaj prepozicioj al (= al) kaj el (= el) estas traktataj en tiu ĉi leciono.

17 - Leciono pri E kaj EBL

Ĉi-lecione vi lernos kiel krei adverbon per la finaĵo e kaj kiel uzi la sufikson ebl. (Se vi ne certas pri kio estas adverbo, bv meti la musmontrilon super "Oftaj vortetoj kaj adverboj" kaj legi la klarigon kiu aperas tie.)

18 - Leciono pri KIO kaj TIO

Ĉi-lecione vi konatiĝos kun du tre kutimaj vortetoj el la tiel nomataj korelativoj, nome kio (= kio) kaj tio (= tio). NB ke oni kunmetas korelativojn el antaŭpartoj (ekz. ki- kaj ti-) kaj postpartoj (ekz. -o).

19 - Leciono pri PRI, NI kaj ILI

En tiu ĉi leciono vi lernos pri ankoraŭ du personaj pronomoj, nome ni (= ni) kaj ili (= ili). Krome vi konatiĝos kun la grava prepozicio pri (= pri) kaj la radikoj pens kaj oft.

20 - Leciono pri ordaj numeraloj

Ĉi-lecione vi lernos kiel krei ordajn numeralojn. Kiam oni skribas ordan numeralon kiu estas pli granda ol "deka" (= deka), oni kutime uzas streketon. Ekzemple: "dek-tria" (= dek-tria)

21 - Leciono pri U

La verba finaĵo u estas uzata kiam oni volas admoni iun pri io, ekzemple: "Manĝu!" (= Manĝu!) - En tiu ĉi leciono vi lernos ankaŭ kiel uzi la vortojn mem (= mem) kaj ankaŭ (= ankaŭ) kaj la radikon dir.

22 - Leciono pri KIEL

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la korelativo kiel (= kiel) kaj la radiko fart.

23 - Leciono pri US kaj SE

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la verba finaĵo us kiu estas uzata por imaga modo. Oni ofte uzas us en kombino kun la vorteto se (= se).

24 - Leciono pri ĈU, JES kaj ĜI

Por krei demandon kun jes/ne-respondo oni uzas la vorteton ĉu. Pri tio vi lernos en tiu ĉi leciono. Vi ankaŭ konatiĝos kun la pronomo ĝi (= ĝi) kaj la vorto jes (= jes).

25 - Leciono pri KIU, TIU, IU, ĈIU kaj NENIU

Ĉi-lecione vi konatiĝos kun la korelativoj kiuj finiĝas per -u. Ne zorgu se vi ne tuj memoras ilin ĉiujn, kutime oni bezonas multe da tempo por parkerigi la korelativojn.

26 - Leciono pri KUN kaj PER

En tiu ĉi leciono vi lernos uzi la prepoziciojn kun (= kun) kaj per (= per) kaj la radikojn vojaĝ kaj labor.

27 - Leciono pri EK kaj RE

Ĉi-lecione ni traktos la prefiksojn re kaj ek kaj ankaŭ la vortetojn tuj (= tuj) kaj baldaŭ (= baldaŭ).

28 - Leciono pri KIA, KIE kaj TIE

En tiu ĉi leciono vi vidos ankoraŭ tri korelativoj: kia, kie kaj tie. Krome, vi lernos uzi tre (= tre), ali kaj interes.

29 - Leciono pri PLEJ, PLI kaj OL

Ĉi-lecione ni traktos la komparadajn vortojn plej (= plej), pli (= pli) kaj ol (= ol). Ni ankaŭ uzos la tre utilan radikon ŝat.

30 - Leciono pri KIAM, KIOM kaj DA

Jen ankoraŭ pli da korelativaj vortoj: kiam (= kiam) kaj kiom (= kiom). Vi krome lernos uzi la prepozicion da en kombino kun kiom. Novaj radikoj estos okaz kaj problem.

31 - Leciono pri ONI, SI kaj MEM

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la gravaj sed ne tute facilaj pronomoj oni (= oni) kaj si (= si). Krome vi konatiĝos kun la vorto mem (= mem) kaj la radikoj demand kaj parol.

32 - Leciono pri DE kaj NUN

La prepozicio de estas uzata en pluraj manieroj, pri tio vi lernos ĉi-lecione. Krome vi konatiĝos kun la vorto nun (= nun) kaj la radiko temp.

33 - Leciono pri EM kaj PRO

Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi sufikson em kaj la prepozicion pro (= pro).

34 - Leciono pri KIAL kaj ĈAR

La vortoj kial (= kial) kaj ĉar (= ĉar) estas kvazaŭ kiel paro, por respondi al kial-demando oni ofte uzas ĉar-respondon. Pri tiuj utilaj vortoj vi lernos en tiu ĉi leciono.

35 - Leciono pri ĈI kaj DUM

En tiu ĉi leciono vi lernos uzi la vortojn ĉi kaj dum (= dum).

36 - Leciono pri IG kaj IĜ

La sufiksoj ig kaj estas tre gravaj, sed ne tute facilaj. Ĉi-lecione vi vidos kiel eblas uzi ig kaj . (Se vi poste volas havi pli profundan konon, rigardu la kurseton Verbumado.)

37 - Leciono pri KE

La vorteto ke (= ke) ne vere montras ian signifon, sed ĝi montras la komencon de subfrazo, kiu ne havas alian frazenkondukilon. Ĉi-lecione ni okupiĝos i.a. pri ke.

38 - Leciono pri IND kaj END

En tiu ĉi leciono vi i.a. lernos uzi la sufiksojn ind kaj end.

39 - Leciono pri IT, AT, OT

Ĉi-lecione vi vidos kiel uzi la pasivajn participojn.

40 - Leciono pri INT, ANT, ONT

En tiu ĉi leciono vi vidos kiel uzi la aktivajn participojn.



Comentaris