
Per obrir el diccionari, clica el botó superior. Pots trobar aclariments de com utilizar el diccionari a les "Pàgines d'ajuda".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Ajuda: * ? Més....
Adjektivoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. Adjektivoj havas en Esperanto A-finaĵon:
longa = havanta multe da longo
ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
bona = karakterizata de bono
inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
homa = rilata al homoj
malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis
Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas adjektivoj, sed en tiuj vortoj la A-finaĵo havas specialan signifon.
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por pluralo, kaj akuzativa N-finaĵo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
| longaj | longan | longajn |
| ruĝaj | ruĝan | ruĝajn |
| miaj | mian | miajn |
| sesaj | sesan | sesajn |
Adjektivoj estas uzataj precipe por priskribi substantivojn.
Adjektivoj povas roli kiel epitetoj de substantivoj (rekte priskribantaj adjektivoj). Epitetaj adjektivoj staras plej ofte antaŭ la substantivo, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti adjektivoj samtempe antaŭ kaj post la sama substantivo:
granda domo
domo granda
la tago longa
la longa tago
fama Franca verkisto
fama verkisto Franca
Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto)
Epiteta adjektivo, kiu staras post sia substantivo, estas ofte emfazita.
Adjektivo povas ankaŭ priskribi ion predikative (pere de verbo):
La domo estas granda. Granda priskribas la substantivon domo pere de la verbo estas.
Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la substantivon verkistoj pere de estas.
Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la substantivon domon pere de la verbo farbis.
Adjektivoj estas uzataj ankaŭ por priskribi substantivecajn vortetojn, ekz. personajn pronomojn, ordinare predikative:
Mi estas feliĉa.
Tiu estas mia.
Tio estas bona.
Ili fariĝis koleraj.
Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
Kiam adjektivo rolas kiel epiteto de substantivo, oni iafoje forlasas la substantivon. Tiam la adjektivo kvazaŭ mem transprenas la rolon de substantivo. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu substantivo estu subkomprenata:
La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.
Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon].
Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis.
Kelkaj [personoj] el ni alvenis malfrue.
Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. (Aŭ: Ni ambaŭ volas la samon.)
Vi estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene.
Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano].
Estas nun la dua [horo].
Mi parolas la Francan [lingvon].
Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adjektivece en frazo, sed ili ne havas A-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je A, U kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj la numeraloj.