Connectar-se

Recorda'm

EL DICCIONARI VORTARO*

Per obrir el diccionari, clica el botó superior. Pots trobar aclariments de com utilizar el diccionari a les "Pàgines d'ajuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ajuda: * ? Més....

LA MISSATGERIA INSTANTÀNIA TUJMESAĜILO*

Amb aquesta missatgeria instantània pots xerrar amb altres usuaris i usuàries de lernu!. Per a iniciar la missatgeria, clica un dels botons d'aquí a dalt. Pots trobar més aclariments a les "Pàgines d'ajuda".

Ajuda * *

Gramàtica detallada

10.3 Prepozicioj

Prepozicioj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ frazpartoj por montri frazrolojn.

Prepozicioj normale staras antaŭ substantivoj pronomoj, sed ankaŭ antaŭ infinitivaj verboj, subfrazoj kaj kvantaj adverboj. Iafoje oni uzas prepoziciojn antaŭ lokaj kaj tempaj adverboj. La prepozicio tiam pliprecizigas la lokan tempan signifon.

La jenaj vortetoj estas prepozicioj: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra kaj trans.

Jen klarigoj pri la plej gravaj prepozicioj:

10.3.1 Memstaraj prepozicioj

Post prepozicio normale staras frazparto, al kiu la prepozicio rilatas. Sen tia posta frazparto, prepozicio ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro k.t.p.

Se oni volas ellasi vortojn post prepozicio (subkompreni ilin), oni devas uzi la prepozicion kun E-finaĵo, ĉar la prepozicio tiam fariĝas propra frazparto, kiu rolas kiel adverbo:

  • Li staras apud mi. Li staras apude.

  • Ŝi sidas ekster la domo. Ŝi sidas ekstere.

  • Tio okazis dum la paŭzo. Tio okazis dume.

  • Tio okazos post la kongreso. Tio okazos poste.

Se tia adverbo montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri movon al la loko:

  • Li sidas ekster la domo. Li sidas ekstere. Li iras eksteren. = ...al ekstera loko (al loko ekster la domo).

Se iafoje la origina frazparto rolas adjektivece, oni uzas A-finaĵon post la prepozicio:

  • Li loĝas en domo apud mia domo. Li loĝas en apuda domo. ...en domo apuda.

Sed oni ankaŭ povas uzi lokan tempan adverbon en tiaj okazoj: Li loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude.

Ial iuj prepozicioj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo A-finaĵo. Oni ekz. preskaŭ neniam diras paroli prie = "paroli pri tio", iri dee = "iri de la koncerna loko", ala veturo = "veturo al la koncerna loko", proa agado = "agado pro tio".